Saltu al enhavo

Hendrik Willem van Loon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hendrik Willem van Loon
Hendrik Willem van Loon (1922)
Hendrik Willem van Loon (1922)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1882 (1882-01-14)
en Roterdamo
Morto 11-an de marto 1944 (1944-03-11) (62-jaraĝa)
en Old Greenwich
Lingvoj anglanederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Cornell Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Gerard Willem Van Loon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
verkisto de porinfana literaturo
ĵurnalisto
historiisto
dezajnisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Story of Mankind
vdr

Hendrik Willem van Loon (14-an de januaro 1882, Rotterdam, Nederlando11-a de marto 1944, Greenwich, Connecticut, Usono) estis usona verkisto kaj ĵurnalisto devenanta el Nederlando.

En 1903 li elmigris al Usono, kie li studis ĉe Universitato Harvard kaj Cornell University. Li estis korespondanto de Associated Press en Rusio dum la revoluciaj eventoj en 1905 kaj en Belgio komence de la 1-a mondmilito. Li aŭtoris plurajn historiajn verkojn.

  • Historio de la homaro (Rigardu la teron, 1921)
  • Rakonto de la Biblio (1923)
  • Ameriko (1927)
  • R. v. R. (1930)
  • Rembrandt
  • Arto (1937)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 Jen libro tre grava por ni. Eĉ negranda kaj nur mezbona libro pri scienca temo estas atentinda, ĉar tiaj libroj ne tro ofte aperas en Esperanto. Sed ĉi tiu volumo ne estas tia; ĝi estas libro, pri kiu ni povas fieri.

Eble la aŭtoro ne estas tiel bone konata ĉi tie, kiel en Usono, kie lia voĉo estas jam konata per la radio. Li estas Nederlanda ĵurnalisto, kiu multe vojaĝis, kaj fine elektis Usonon kiel hejmon. Li famiĝis per la originala angla eldono de la nuna verko, kiu aperis en 1933 sub la titolo The Home of Mankind. Lia stilo estas facile komprenebla; kaj pro tio, kaj pro sia neteknikeco, la libro estas bona rimedo instrui la geografion de la mondo aŭ al inteligenta infano aŭ al plenaĝulo. Se vi serĉas interesajn faktojn pri iu lando, legu la rilatan ĉapitron en ĉi tiu libro, kaj vi trovos ilin tie en facile digestebla formo. Aludoj al la vojaĝoj de la aŭtoro plivigligas lian rakonton, kvankam pro tio ĝi fariĝas iom dogma. Sed li scias siajn faktojn. La priskriboj pri la historio de mapfarado kaj pri la influo de la klimato kaj de la naturaj riĉoj de lando sur la karakteron de ĝiaj loĝantoj ne povus esti pli bonaj. Entute la aŭtoro faras tre malmulte da eraroj. Sed kelkaj estas notindaj. Ekzemple: la kaŭzo de la sezonoj ne estas variado ĉe la suna varmo, sed variado ĉe la varmo ricevita el ĝi. Kredeble eraro de trosimpligo. La bildoj, kiuj prezentas la surfacon de la tero, kiel ĝi aspektus sen maroj, estas tre instruaj; sed oni ne tute povas kredi al bildo, kiu prezentas la “Britan Kanalon” kiel specon de Kolorada kanjono. Kaj jen lingva kritiketo: pli bone estus nomi ĝin Brita Ŝanelo, ĉar gi tute ne estas kanalo, kaj la terminon ŝanelo donas la Marista Terminaro. Bildo prezentas la Iran Maron: la teksto nomas ĝuste Irlanda Maro. Troviĝas ankaŭ kelke da tipografiaj eraroj, sed ne multaj. La tradukinto aldonis kelke da klarigaj notoj, kiuj ofte tre helpas, sed ne ĉiam. Ekzemple, por ni angloj estas interese sciiĝi, ke cockney estas “malestima termino por needukitaj angloj de malsupraj klasoj” kaj ke oni povas trovi ilin principe en Manchester kaj Sheffield. En noto ni legas ankaŭ, ke la siluria epoko estas “nomo de plej frua homa periodo, ankaŭ de la tiama popolo.” Sed en tiu periodo la fiŝoj nur ĵus sukcesis forlasi la akvon, por fariĝi la unuaj amfibioj, kaj la homo ne aperis ĝis post multaj milionoj da jaroj. La libro estas dividebla en du partojn. La unua pritraktas la ĝeneralaĵojn de geografio; la dua la diversajn landojn kaj iliajn loĝantojn. La aŭtoro taksas la landojn laŭ la kriterio, ke la graveco de lando dependas de la sumo de la kontribuoj donitaj de ĝiaj loĝantoj al la sumo de homa feliĉo. La libro estas plena de bildoj, ofte el la plej amuza speco, kiuj substrekas ion atentindan en la teksto.

Ĉu vi amas libron seriozan, tamen facile legeblan? Ĉu vi kutime legas romanojn, sed volus ŝanĝon? Ĉu nur romanoj plaĉas al vi? Ĉu vi havas infanojn tiel feliĉajn, ke ili scias Esperanton ? Ĉiuokaze aĉetu ĉi tiun libron. Eble la kosto estas iom alta, sed la verko tion valoras. Vi ĝin ŝatos. 
— R.W.R. La Brita Esperantisto - Numero 394, Februaro (1938)
Citaĵo
 Ĵus mi tralegis la recenzon de Rigardu la teron, en la februara numero de THE BRITISH ESPERANTIST. Por ke la legantoj de via gazeto estu ĝuste inforrnitaj,

bonvolu presi ĉi tiun leteron. Ŝajnas ke la rccenzistb, s-ro R.W.R., malfeliĉe havigis al si erarajn informojn pri la ĉi subaj aferoj: La aŭtoro de Rigardu la Teron ne estas "Nederlanda jurnalisto." Li naskiĝis en Nederlando, kaj ekhavinte dudek jarojn li elmigris al Usono, por eniri universitaton. Post sia diplomiĝo el la Harvard kaj Cornell universitatoj en 1905, li iĝis korespondanto de la Associated Press, en Vaŝingtono, Varsovio, St. Petersburgo, kaj Moskvo. En 1911 li trovis tempon, akiri por si la diplomon de doktoro de filozofio en Munĥeno. Reveninte el Germanujo al Usono, li lekciis pri la historio kaj arto en diversaj universitatoj. Kiam la milito eksplodis en 1914, li ree eklaboris por la Associated Press, ĉi-foje en Belgujo. Je la sama tempo aperis lia unua libro, The Fall of the Dutch Republic. En 1915-16 li lekciis pri la historio en la Cornell Universitato, kaj en 1922-3 li estis profesoro de historio en la Antioch College. Lia unua granda populara sukceso estis The Story of Mankind, en 1921 (kaj ne, kiel la recenzisto diras : "Li famiĝis per la originala angla eldono de la nuna verko (Rigardu la Teron), kiu aperis en 1933 sub la titolo The Home of Mankind) "; kaj du jarojn poste sekvis ĝin The Story of the Bible. Rigardu la Teron aperis vere en 1933, kiel s-ro R.W.R. tion diras, sed sub la titolo, Van Loon's Geography. Kaj nun pri la piednotoj de l'tradukinto. La angloj bonvolu rigardi en la Dictionary of Modern American Usage, by H. W. Horwell, Oxford, England, 1935, kaj vi trovos la klarigon de cockney en la usona senco (kiel la aŭtoro tion prenis).

Pri la siluria epoko kaj ties popolo, la recenzisto diras, ke "en tiu periodo la fiŝoj nur ĵus sukcesis forlasi la akvon, por fariĝi la unuaj amiibioj, kaj la homo ne aperis ĝis post multaj milionoj da. jaroj." Nu, la tradukinto rigardis en la plej fidinda vortaro en Usono, kiun li povis trovi, la Webster's Revised Unabridged Dictionary of the English language, kaj trovis la jenon : "Silurian, from latin Silurus, a people who anciently inhabited a part of England and Wales
— GEORGO SAVILLE. La Brita Esperantisto - Numero 396, Aprilo (1938)